Esperantigita el la franca lau Alexander Dumas de BENEDICT PAPOT
Prenu dudek leterojn je l" trafo, kaj legu ilin: unu estos afera letero, tiu ci, duela elvoko; tiu invito je la vespermango; tamen, antau ol oni ilin malfermas, ciuj havas la saman eksterajon, estas simile falditaj, portas saman postmarkon. Cu ne estas tio la figurajo de la vivo? Kiom da malsamaj sentoj estas sub tiu ci envolvajo kiun oni nomas homo kaj kiu estas ciam sama, sub tiu ci postmarko, kiun oni nomas koro, kaj kiu neniam sangas. Nu, unu tagon, vi jetas al la fajro la leteron, kiu al vi kauzis la plej grandan kortusecon kiam vi gin ricevis, giaj literoj sin tordas momenton sub la morta kiso de la flamo, kaj cio finigas; cindro ec ne restas el tiu brulita estinteco. Tiel via koro! Unu tagon, scivole malfermante gin, vi tie trovas nomon, kaj estas felica; poste, tiu ci nomo malaperas, kaj vi farigas indiferenta. Sed, por detrui tiun ci nomon, vi ne devas bruligi vian koron, kiel leteron; la nomo forigas mem, kaj la skribita pago farigas tute blanka pago, sed gi eble disfluus cindre se vi volus alifoje skribi ion sur gi.